- Komenco
-
Albumoj
- Vojaĝoj kaj kandeloj
- Tekniko kaj arto
La kantojn de mia unua albumo mi verkis kaj registris en la jaroj 2011 ĝis 2013. Ili jam estis publikigitaj en la unua versio de mia muzika retejo. La sondosierojn mi renovigis kaj ĉefe remastrigis ilin laŭ miaj intertempaj spertoj kaj lernoj.
Longas la trakoj de la fervojo
Rigardas mi la relojn el la vagono
Ili brilas en la sun'
Veturas la trajn' en la sunkrepusko
restas daŭre tempo ĝis la eltrajniĝo
Espero kaj fortun'
Mi ne certas, ĉu mi volas alveni al la celstaci'
ĉar mi tute ne scias kio min atendas je la fin'
Ĉu vi volas
akompani min
Eĉ se la destin'
Tute ne certas
Kaj ni ne scias
kion trovos ni
kaj ĉu ajna vizi'
iam veriĝas
Decidis mi forlasi la kutiman vivon
Elprovi ian novan alternativon
Eble estas tio ĉi la naiv'
Ne povas mi returni nun la direkton
La trajno veturigas min ĉiam rekten
rekten al mia nova viv'
Foje venas duboj kien gvidas la vojaĝ'
sed mi ankaŭ scivolemas pri la sekva paĝ'
Refreno
Fojfoje mi pensadas pri la pasinteco
pli indas okupiĝi pri la estonteco
vi havas ĝin en via man'
Ne ĉiam ĝi alvenas laŭ la plano
Sed foje bezonatas iom da kuraĝo
por danci sur vulkan'
Foje mi demandas min ĉu mi estas sur la ĝusta trajn'
Sed iri nun inversdirekten ne utilas iel ajn
Refreno
Ĉu vi imagas belegan sunkrepuskon
Ĉu vi imagas de via ĉambro vidi ĝin
Ĉu vi imagas arbaran birdpepadon
Ĉu vi imagas de endome aŭdi ĝin
Sed ne kontentigas la imago
necesas la agado
do uzu la tagon kaj vivon por ĝi
ekagu kaj ekkonstruadu nun kaj tuj
kial atendi plu
Ĉu vi imagas interesan amikaron
Ĉu vi imagas senĉesan babiladon
Ĉu vi imagas elkoramoran amon
Ĉu vi imagas karesan brakumadon
Refreno
Vi ne estas tio kion vi imagas
sed tio kion vi faras
Per la agado venas la kontent’
Kia bona sent’
Ĉu vi nun ĝuas belegan sunkrepuskon
Kaj ĉu ĉirkaŭas vin aero freŝa varma
Kaj ĉu vi sentas en via kor’ amoran amon
Kaj ĉu vi estas kun aminda homo ĉarma
Refreno
Interesas min scienco
kaj kun ĉia pacienco
okupiĝas mi pri la demand'
Jam senteblas la cel'
Sed nun ĝenas en l' orel'
komenciĝo de kunsid' kun budĝetant'
Kunsidoj tiaj enuigas
Kontraŭ la dormemo luktas mi
Budĝetado min lacigas
Nur pro tio mankas energi'
Muzik' en mia kapo
kaj per ĉiu unuopa frapo
kreskas la dezir' eliri tuj
Estas sen neces'
labori nur por la forges'
paperoj jam estas en rubuj'
Refreno
Vidis vin en la koridoro
Pensis eble vi ŝatas min
Gajec' en via vizaĝo
Hararo ruĝa kiel karmin'
Antaŭĝojis mi pri ĉiu
Okazaĵo inter ni
Ĉu ankaŭ vi
Baldaŭ mi certiĝis
ke vi vere ŝatas min
Ĉu eble vi eĉ enamiĝis?
Ĉu estas vera korinklin'
Trovis iam manoj niaj
unu la alian
en via sin'
Ĉu ni estos nur amikoj,
ĉu inter ni okazos eĉ amor'
Ĉu per vortoj ĉu per kisoj
plej verŝajne trovos vojon vi al mia kor'
Malfrunokte ni brakumadis
kaŝite en la mallum'
Kaj pasie ni ekkisadis
Ĝuiga estas karesum'
Sed iom restas tia sent'
ĉu mi dolorigas vin?
Tamen kisu min
Refreno
Kion vi atendas nun de ĉio ĉi
Ĉiu kaze vi scias, estas aliaj kiujn amas mi
Multo kun mi eblas
Sed certe neniam estos
Nur mi kaj vi …
Diras vi ke vi ne scias
Kiel daŭru nia interkon'
Vi ne scias ĉu vi volas
Ne certas ĉu estas bon'
Sed por vi ĉe mi por ĉiam
amo restas por
ricevo kaj redon'
Ĉu ni restos nur amikoj
Ĉu inter ni okazos pli da amor'
Ĉu per vortoj ĉu per kisoj
Ĉiam restos spac' por vi
profunde en mia kor'
Suno, nuboj, vento, tero
Mi staras ĉi tie
ĵus meze de ĉio
kaj mian vizaĝon tenere karesas la vento
Tenere brilas la suno
blua griza nubaro
ventorikoltiloj dancas malrapide ĉe la horizonto
Kaj mi sentas min
meze de ĉio
Kaj mi sentas min
ano de ĝi
Arbaro, kamparo, rivero, naturo
Mi staras ĉi tie
ĵus meze de ĉio
kaj ĉirkaŭ mi la arbara ĉiamfreŝa aero
Naturan sonodoron
mi aŭskultflaras
dum mi naĝas en tutklara pura akvo de rivero
Refreno
Kolegoj, parencoj, amikoj, rilatoj
Mi staras ĉi tie
meze inter vi
kaj mian menson ĝuigadas via multjara ĉeesto
Interesaj diskutoj
teneraj brakumoj
La vivo kun vi estu granda tutvespera karesfesto
Kaj mi sentas min
bona inter vi
Kaj mi sentas ke mi
volas esti kun vi
Vagonaro en la stacio
aŭdeblas konduktora fajfilo
komenciĝas la vojaĝ’
komenciĝas la vojaĝ’
La trajno ekmoviĝas la stacio ŝajnas nur miraĝ’
Komenciĝis ĝi en suda Germanio
per la altrapideca linio
proksimiĝas jam Hamburg
proksimiĝas jam Hamburg
en maniero multe pli agrabla ol per flug’
Venonta ŝanĝo en Danio
Forlasas mi Kopenhagon
per trajn’ per trajn’
ne por ien ajn
ĉar en Malmö jam atendas nokta trajno al Stokholm
Matenmanĝ’ en la ĉefurbo de Svedio
cinambulko kun kafo
promenad’ tra Gamla Stan
kaj reen al la Central’
kaj tagmanĝo en la X-2000 al Sundsvall
Per X-2000 tra l’ boreala pinglarbaro
tra Gävle, Hundiksvall kaj Söderhamno
fina celo Härnösand
en la bela Norrland
Mojosajn geamikojn mi renkontos tie kun muzik’kaj kant'
Naĝas du cignoj en la pluv'
kaj vere ŝajnas
ke neniam ĝi ĉesas
senĉesa diluv'
Grizas la nuboj en l' ĉiel
la kamparo tristas
kaj ĝi perdiĝas
en nokto sen stel'
Ne ĉiutage povas brili la sun'
Ĉu ne ankaŭ foje plaĉas
eĉ se la vetero aĉas
l' alveno de l' aŭtun'?
Vidu jen arbaro multkolora
kaj ruĝa kaj verda kaj flava
ŝuŝas la vento malvarma
foliaro multkolora ĉirkaŭsvarma
Refreno
Karesumu kun amikoj en la varm'
Trinku varman ĉokoladon
kaj aŭskultu la pluvgutojn
sur l' tegment' de la kaban'
Refreno
Dum pluraj tagoj mi revadas
pri vi en ĉiuj revoj.
Al vi kaj nur al vi iradas
ĉiuj miaj pensoj.
Kie mi vin trovos?
Kie vi kaŝiĝas?
Ĉu mi iam trovos vin.
Certe iam mi kaptos vin
Por ke vi venu al liberec'
kaj mi neniam plu ellasos vin.
Vi vojaĝu tra la mond'
La tutan tagon vi sonadas
jam en mia kapo.
Ĉiuj sonoj formiĝadas
la ritmo frap' post frapo.
Mi timas ke vi forfuĝos.
Provas mi vin teni.
Baldaŭ mi ekhavos vin.
Refreno
Kaj nun surekrane
nivelindikiloj dancas.
Aŭskultas mi plenĝoje
kaj pro ĝojo kantas.
Neniam plu vi forfuĝos.
La homojn vi ĝojigos .
Sur via vojaĝo tra la mond'.
Refreno
Vorto post vorto
akordo post akordo
mi kaptos vin.
Mi neniam plu ellasos vin.
Mi vojaĝu tra la mond'.
Lumas la kandeloj mallumas la nokt'
bolas akvo en la akvoboligil'
Aŭskulteblas kantoj melankoliaj
Akompanata muzikil'
Lasu la homojn sonĝi, lasu ilin revi
Karesu ilin nur per viaj sonoj
ĝis la lasta, la lasta kandel'
Gufuja etoso, la teo bone gustas
regas ĉi tie agrabla trankvilec'
Neniu el ni rimarkas ke jam la tempo fuĝas
Malrapide sentiĝas la laciĝemec'
Refreno
Fojfoje la bruon de l' diskejo oni aŭdas
ĝis la noktonoktofin'
Kaj fojfoje maltrakvilaj homoj enrigardas
La etoso kaptu vin
Envenu po sonĝi, kaj restu por revi
Karesu vin nur nur niaj sonoj
ĝis la lasta, la lasta kandel'