Profunde en mia kor

La kanto apartenas al la albumo "Vojaĝoj kaj kandeloj". La URL por aŭskultado: https://muziko.johannes-mueller.org/vojagxoj_kaj_kandeloj#profunde_en_mia_kor . Se via retumilo subtenas JavaScript, vi aŭtomate estas gvidata tien.

Sondosieroj

ogg, flac, mp3

Teksto

Vidis vin en la koridoro
Pensis eble vi ŝatas min
Gajec' en via vizaĝo
Hararo ruĝa kiel karmin'
Antaŭĝojis mi pri ĉiu
Okazaĵo inter ni
Ĉu ankaŭ vi

Baldaŭ mi certiĝis
ke vi vere ŝatas min
Ĉu eble vi eĉ enamiĝis?
Ĉu estas vera korinklin'
Trovis iam manoj niaj
unu la alian
en via sin'

Ĉu ni estos nur amikoj,
ĉu inter ni okazos eĉ amor'
Ĉu per vortoj ĉu per kisoj
plej verŝajne trovos vojon vi al mia kor'

Malfrunokte ni brakumadis
kaŝite en la mallum'
Kaj pasie ni ekkisadis
Ĝuiga estas karesum'
Sed iom restas tia sent'
ĉu mi dolorigas vin?
Tamen kisu min

Refreno

Kion vi atendas nun de ĉio ĉi
Ĉiu kaze vi scias, estas aliaj kiujn amas mi
Multo kun mi eblas
Sed certe neniam estos
Nur mi kaj vi …

Diras vi ke vi ne scias
Kiel daŭru nia interkon'
Vi ne scias ĉu vi volas
Ne certas ĉu estas bon'
Sed por vi ĉe mi por ĉiam
amo restas por
ricevo kaj redon'

Ĉu ni restos nur amikoj
Ĉu inter ni okazos pli da amor'
Ĉu per vortoj ĉu per kisoj
Ĉiam restos spac' por vi
profunde en mia kor'