Decidemu

La kanto apartenas al la albumo "Vojaĝoj kaj kandeloj". La URL por aŭskultado: https://muziko.johannes-mueller.org/vojagxoj_kaj_kandeloj#decidemu . Se via retumilo subtenas JavaScript, vi aŭtomate estas gvidata tien.

Sondosieroj

ogg, flac, mp3

Teksto

Longas la trakoj de la fervojo
Rigardas mi la relojn el la vagono
Ili brilas en la sun'
Veturas la trajn' en la sunkrepusko
restas daŭre tempo ĝis la eltrajniĝo
Espero kaj fortun'

Mi ne certas, ĉu mi volas alveni al la celstaci'
ĉar mi tute ne scias kio min atendas je la fin'

Ĉu vi volas
akompani min
Eĉ se la destin'
Tute ne certas
Kaj ni ne scias
kion trovos ni
kaj ĉu ajna vizi'
iam veriĝas

Decidis mi forlasi la kutiman vivon
Elprovi ian novan alternativon
Eble estas tio ĉi la naiv'
Ne povas mi returni nun la direkton
La trajno veturigas min ĉiam rekten
rekten al mia nova viv'

Foje venas duboj kien gvidas la vojaĝ'
sed mi ankaŭ scivolemas pri la sekva paĝ'

Refreno

Fojfoje mi pensadas pri la pasinteco
pli indas okupiĝi pri la estonteco
vi havas ĝin en via man'
Ne ĉiam ĝi alvenas laŭ la plano
Sed foje bezonatas iom da kuraĝo
por danci sur vulkan'

Foje mi demandas min ĉu mi estas sur la ĝusta trajn'
Sed iri nun inversdirekten ne utilas iel ajn

Refreno