Ĉu vi imagas?

La kanto apartenas al la albumo "Vojaĝoj kaj kandeloj". La URL por aŭskultado: https://muziko.johannes-mueller.org/vojagxoj_kaj_kandeloj#cxu_vi_imagas . Se via retumilo subtenas JavaScript, vi aŭtomate estas gvidata tien.

Sondosieroj

ogg, flac, mp3

Teksto

Ĉu vi imagas belegan sunkrepuskon
Ĉu vi imagas de via ĉambro vidi ĝin
Ĉu vi imagas arbaran birdpepadon
Ĉu vi imagas de endome aŭdi ĝin

Sed ne kontentigas la imago
necesas la agado
do uzu la tagon kaj vivon por ĝi
ekagu kaj ekkonstruadu nun kaj tuj
kial atendi plu

Ĉu vi imagas interesan amikaron
Ĉu vi imagas senĉesan babiladon
Ĉu vi imagas elkoramoran amon
Ĉu vi imagas karesan brakumadon

Refreno

Vi ne estas tio kion vi imagas
sed tio kion vi faras
Per la agado venas la kontent’
Kia bona sent’

Ĉu vi nun ĝuas belegan sunkrepuskon
Kaj ĉu ĉirkaŭas vin aero freŝa varma
Kaj ĉu vi sentas en via kor’ amoran amon
Kaj ĉu vi estas kun aminda homo ĉarma

Refreno