La kanto apartenas al la albumo "Vojaĝoj kaj kandeloj". La URL por aŭskultado: https://muziko.johannes-mueller.org/vojagxoj_kaj_kandeloj#meze_de_cxio . Se via retumilo subtenas JavaScript, vi aŭtomate estas gvidata tien.
Suno, nuboj, vento, tero
Mi staras ĉi tie
ĵus meze de ĉio
kaj mian vizaĝon tenere karesas la vento
Tenere brilas la suno
blua griza nubaro
ventorikoltiloj dancas malrapide ĉe la horizonto
Kaj mi sentas min
meze de ĉio
Kaj mi sentas min
ano de ĝi
Arbaro, kamparo, rivero, naturo
Mi staras ĉi tie
ĵus meze de ĉio
kaj ĉirkaŭ mi la arbara ĉiamfreŝa aero
Naturan sonodoron
mi aŭskultflaras
dum mi naĝas en tutklara pura akvo de rivero
Refreno
Kolegoj, parencoj, amikoj, rilatoj
Mi staras ĉi tie
meze inter vi
kaj mian menson ĝuigadas via multjara ĉeesto
Interesaj diskutoj
teneraj brakumoj
La vivo kun vi estu granda tutvespera karesfesto
Kaj mi sentas min
bona inter vi
Kaj mi sentas ke mi
volas esti kun vi