- Komenco
-
Albumoj
- Vojaĝoj kaj kandeloj
- Tekniko kaj arto
Tiujn kantojn mi verkis kaj registris ĉefe en la someraj monatoj de 2018. Eva kontribuis la tekston por Ne ekzistas. La melodio de la Eŭropa Himno estas de Ludwig van Beethoven.
Ĉiumatene mi antaŭĝojas
la aventuradon de la tag'
Ĉiumatene mi min sentas
kiel ekkurema vertrag'
Ĉiutaga ĉiutaga ĉiutaga aventur'
Ĉiutaga ĉiutaga ĉiutaga aventur'
Posttagmeze la rutino
la ĉiutagago daŭre plu
Kaj ĉu sentas mi progreson
aŭ ĉu hodiaŭ venkas la enu'
Refreno
Uzu la tagon aŭ ĝi uzos vin
ĉu estas vi piloto kiu stiras en la fin'
Tro facile kaptas nin la hamstrorad'
Per sia konstanta turniĝad'
Ĉu ni sekvu ĝin en monotoni'
Aŭ ĉu tio gvidas nur al tragedi'
Kio ajn kion ni faras
estu por ni aventur'
Kaj vespere mi sopiras
la malproksimecon malantaŭ mi
Ripozonte korpo lacas
animo en bona emoci'
Refreno
Kial la ĉielo estas blua?
Kaj ĉu la tero estas globa?
Kial akvo estas flua?
Kaj kial ĉio teren falas?
Kiu diris, kiu verkis kaj kiu ne?
Kiu ĉiam, kiu ĉie scias ke…
Ĉu ni kredas aŭ ĉu ni scias aŭ ĉu ambaŭ ne
Finfine gravas nur kompreno
Por la marŝo de scienc'
Kial ne forflugas la luno?
De kie venas lumo de la suno?
Kial ne falas elektronoj…
En la nukleon de l' atomo?
Kion ni scias, kion ni kredas kaj kion ne?
Kaj ĉu ni dubu, ĉu ni demandu aŭ prefere ne?
Kaj kiun libron kaj kiun skolon sekvu ni?
Finfine ni sekvu la komprenon
Sur la marŝo de scienc'
Certe indas ĉiam legi
vivis saĝaj homoj antaŭ ni
Sed certe ne sufiĉas kredi
Gravas pridubi ĉion ĉi
Gravas starigi demandojn
Esprimi oniajn dubojn
Tio estas scienco.
Pridubi kaj demandi
Por fine pli kompreni
Kaj pli la mondon ĝui
Ĉu la univers' estas senfina?
Kaj ĉu ĝi eterne ekzistos?
Kiel elektromagnetismo…
kun gravitaj ondoj rilatas?
Do kunvenu kaj aliĝu
al la marŝo de scienc'
Kaj kunagu kaj kunesploru
Estas granda rekompenc'
Kaj se vi dubas vi eĉ pli gravas
Ĉar homoj kiel vi
Finfine kreskigas la komprenon
Sur la marŝo de scienc'
Do kunvenu kaj aliĝu
al la marŝo de scienc'
Ĝojo venas al l' animoj
Anoj de l' federaci'
Ne plu gravas landaj limoj
Liberec' por ĉiuj ni
Ho Eŭropo multkultura
Estontecen nia voj'
Nek lingvoj nek religioj
nin disigas en la ĝoj'
Plu en diverseco
estas ni unuiĝintaj
Malfermaj socioj
naciismojn forigintaj
Refreno
Fino de la ĝeto
Vento de antaŭe
Suno en la vizaĝo
Fortaleza ĉirkaŭe
Homoj atendadas la sunsubiron
samtempe ĝuigadas la varma vent'
ekaperadas amantaj homoj
dum la suno proksimiĝas al la horizont'
Fortaleza sunsubiro
Sur la ĝeta vojo
Versperaj promentantoj
Sur la ĝetaj ŝtonoj
Karesantaj amantoj
Fiŝkaptistoj ĵetas siajn ŝnurojn
kvazaŭ kiel investon por sia estont'
Dum atendas ili sian kapton
La suno malaperas malantaŭe de la horizont'
Refreno
Dum bluaj momentoj tiaj
Forgesiĝas la brua polvo de la urba strat'
Dum ĉirkaŭe pulsadas la vivo kaj
pulsadas kaj pulsadas kaj pulsadas sen fin'
La suno malaperis
bluaj minutoj pasis
La plaĝo al promeno invitas
Post la tago oni tion miritas
en la vent' la odor' de dolĉa pufmaizo
per lanternoj ekflankiĝas la avenu'
Horizonte flagras lumbalizo
Fortaleza ĵus enfalis al la nokt'
En la lum' junulaj futbalistoj
ĉu inter ili la estonta stelul'
Ŝanĝiĝis ĉio al nokta vivo
Post kiam malaperis la sun'
Refreno
Ne ekzistas alia justeco
ol tia ke perdiĝas peco
de mi
Ne enzistas ali amo
ol tia ke estiĝas dramo
inter ni
Ne ekzistas alia gajno
sen maltrafita trajno
por ĉiam
Ne ekzistas ia paradizo
sen pomarbo en la mezo
tiel dolĉa
Ne ekzistas pli
Ne ekzistas ni
Ne ekzistas io ajn sen vi
Ne ekzistas alia espero
ol trovo de la vero
kaŝita
Ne ekzistas alia koro
sen sento de doloro
suferita
Ne ekzistas alia gajno
sen maltrafita trajno
por ĉiam
Ne ekzistas ia paradizo
sen pomarbo en la mezo
tiel dolĉa
Refreno
Mastiku la fendojn en viaj muroj
Mastiku la fendojn en la plafono
Mastiku la fendojn ĉie en la vivo
Multe tro da akvo jam enfluis
Mastiku la fendojn en via amikaro
Mastiku la fendojn en viaj amrilatoj
Mastiku la fendojn ĉie en la vivo
Multe tro da akvo jam enfluis
Fendoj revenadas
Kaj daŭre mastikendas
denove kaj denove kaj denove
Ni daŭre laboradas
Ĉu postkurado indas
senpove senpove kaj senpove
Lasu la fendojn en viaj ideoj
Lasu la fendojn en viaj deziroj
Lasu la fendojn ĉie en viaj revoj
La enfluanta akvo ilin nutras
Lasu la fendojn ĉie en viaj revoj
La enfluanta akvo ilin nutras
La enfluanta amo ilin nutras
Tie volas mi ĉeesti,
kie tekniko kaj arto sin kisas
tie volas mi ĉeesti
kie tekniko kaj arto sin brakumas
Estas tie nur eblecoj
sen ajna problem'
Vojoj estas ajnaj specaj
La plena ĝu' de la kreem'
Refreno
Ĝuigas min ili ambaŭ
elektroniko kaj muzik'
foje aldoniĝas ankaŭ
la eta frato la lirik'
Bezonas mi diversecon
por plej vigle kreumi
Volas mi samtempe
per ĉiaj klavoj ludi
elpense, elprove, elteste, programe
lute, verke, kante, lude, lume, sone