Ĝis la lasta kandel'

La kanto apartenas al la albumo "Vojaĝoj kaj kandeloj". La URL por aŭskultado: https://muziko.johannes-mueller.org/vojagxoj_kaj_kandeloj#gxis_la_lasta_kandel . Se via retumilo subtenas JavaScript, vi aŭtomate estas gvidata tien.

Sondosieroj

ogg, flac, mp3

Teksto

Lumas la kandeloj mallumas la nokt'
bolas akvo en la akvoboligil'
Aŭskulteblas kantoj melankoliaj
Akompanata muzikil'

Lasu la homojn sonĝi, lasu ilin revi
Karesu ilin nur per viaj sonoj
ĝis la lasta, la lasta kandel'

Gufuja etoso, la teo bone gustas
regas ĉi tie agrabla trankvilec'
Neniu el ni rimarkas ke jam la tempo fuĝas
Malrapide sentiĝas la laciĝemec'

Refreno

Fojfoje la bruon de l' diskejo oni aŭdas
ĝis la noktonoktofin'
Kaj fojfoje maltrakvilaj homoj enrigardas
La etoso kaptu vin

Envenu po sonĝi, kaj restu por revi
Karesu vin nur nur niaj sonoj
ĝis la lasta, la lasta kandel'