Mi kaptos vin

La kanto apartenas al la albumo "Vojaĝoj kaj kandeloj". La URL por aŭskultado: https://muziko.johannes-mueller.org/vojagxoj_kaj_kandeloj#mi_kaptos_vin . Se via retumilo subtenas JavaScript, vi aŭtomate estas gvidata tien.

Sondosieroj

ogg, flac, mp3

Teksto

Dum pluraj tagoj mi revadas
pri vi en ĉiuj revoj.
Al vi kaj nur al vi iradas
ĉiuj miaj pensoj.
Kie mi vin trovos?
Kie vi kaŝiĝas?
Ĉu mi iam trovos vin.

Certe iam mi kaptos vin
Por ke vi venu al liberec'
kaj mi neniam plu ellasos vin.
Vi vojaĝu tra la mond'

La tutan tagon vi sonadas
jam en mia kapo.
Ĉiuj sonoj formiĝadas
la ritmo frap' post frapo.
Mi timas ke vi forfuĝos.
Provas mi vin teni.
Baldaŭ mi ekhavos vin.

Refreno

Kaj nun surekrane
nivelindikiloj dancas.
Aŭskultas mi plenĝoje
kaj pro ĝojo kantas.
Neniam plu vi forfuĝos.
La homojn vi ĝojigos .
Sur via vojaĝo tra la mond'.

Refreno

Vorto post vorto
akordo post akordo
mi kaptos vin.
Mi neniam plu ellasos vin.
Mi vojaĝu tra la mond'.