Vojaĝo al ORo

La kanto apartenas al la albumo "Vojaĝoj kaj kandeloj". La URL por aŭskultado: https://muziko.johannes-mueller.org/vojagxoj_kaj_kandeloj#vojagxo_al_oro . Se via retumilo subtenas JavaScript, vi aŭtomate estas gvidata tien.

Sondosieroj

ogg, flac, mp3

Teksto

Vagonaro en la stacio
aŭdeblas konduktora fajfilo
komenciĝas la vojaĝ’
komenciĝas la vojaĝ’
La trajno ekmoviĝas la stacio ŝajnas nur miraĝ’

Komenciĝis ĝi en suda Germanio
per la altrapideca linio
proksimiĝas jam Hamburg
proksimiĝas jam Hamburg
en maniero multe pli agrabla ol per flug’

Venonta ŝanĝo en Danio
Forlasas mi Kopenhagon
per trajn’ per trajn’
ne por ien ajn
ĉar en Malmö jam atendas nokta trajno al Stokholm

Matenmanĝ’ en la ĉefurbo de Svedio
cinambulko kun kafo
promenad’ tra Gamla Stan
kaj reen al la Central’
kaj tagmanĝo en la X-2000 al Sundsvall

Per X-2000 tra l’ boreala pinglarbaro
tra Gävle, Hundiksvall kaj Söderhamno
fina celo Härnösand
en la bela Norrland
Mojosajn geamikojn mi renkontos tie kun muzik’kaj kant'