Mastiku la fendojn

La kanto apartenas al la albumo "Tekniko kaj arto". La URL por aŭskultado: https://muziko.johannes-mueller.org/tekniko_kaj_arto#mastiku_la_fendojn . Se via retumilo subtenas JavaScript, vi aŭtomate estas gvidata tien.

Sondosieroj

ogg, flac, mp3

Teksto

Mastiku la fendojn en viaj muroj
Mastiku la fendojn en la plafono
Mastiku la fendojn ĉie en la vivo
Multe tro da akvo jam enfluis

Mastiku la fendojn en via amikaro
Mastiku la fendojn en viaj amrilatoj
Mastiku la fendojn ĉie en la vivo
Multe tro da akvo jam enfluis

Fendoj revenadas
Kaj daŭre mastikendas
denove kaj denove kaj denove

Ni daŭre laboradas
Ĉu postkurado indas
senpove senpove kaj senpove

Lasu la fendojn en viaj ideoj
Lasu la fendojn en viaj deziroj
Lasu la fendojn ĉie en viaj revoj
La enfluanta akvo ilin nutras

Lasu la fendojn ĉie en viaj revoj
La enfluanta akvo ilin nutras
La enfluanta amo ilin nutras