Ĉiutaga aventur'

La kanto apartenas al la albumo "Tekniko kaj arto". La URL por aŭskultado: https://muziko.johannes-mueller.org/tekniko_kaj_arto#cxiutaga_aventur . Se via retumilo subtenas JavaScript, vi aŭtomate estas gvidata tien.

Sondosieroj

ogg, flac, mp3

Teksto

Ĉiumatene mi antaŭĝojas
la aventuradon de la tag'
Ĉiumatene mi min sentas
kiel ekkurema vertrag'

Ĉiutaga ĉiutaga ĉiutaga aventur'
Ĉiutaga ĉiutaga ĉiutaga aventur'

Posttagmeze la rutino
la ĉiutagago daŭre plu
Kaj ĉu sentas mi progreson
aŭ ĉu hodiaŭ venkas la enu'

Refreno

Uzu la tagon aŭ ĝi uzos vin
ĉu estas vi piloto kiu stiras en la fin'
Tro facile kaptas nin la hamstrorad'
Per sia konstanta turniĝad'
Ĉu ni sekvu ĝin en monotoni'
Aŭ ĉu tio gvidas nur al tragedi'
Kio ajn kion ni faras
estu por ni aventur'

Kaj vespere mi sopiras
la malproksimecon malantaŭ mi
Ripozonte korpo lacas
animo en bona emoci'

Refreno