Fortaleza sunsubiro

La kanto apartenas al la albumo "Tekniko kaj arto". La URL por aŭskultado: https://muziko.johannes-mueller.org/tekniko_kaj_arto#fortaleza_sunsubiro . Se via retumilo subtenas JavaScript, vi aŭtomate estas gvidata tien.

Sondosieroj

ogg, flac, mp3

Teksto

Fino de la ĝeto
Vento de antaŭe
Suno en la vizaĝo
Fortaleza ĉirkaŭe

Homoj atendadas la sunsubiron
samtempe ĝuigadas la varma vent'
ekaperadas amantaj homoj
dum la suno proksimiĝas al la horizont'

Fortaleza sunsubiro

Sur la ĝeta vojo
Versperaj promentantoj
Sur la ĝetaj ŝtonoj
Karesantaj amantoj

Fiŝkaptistoj ĵetas siajn ŝnurojn
kvazaŭ kiel investon por sia estont'
Dum atendas ili sian kapton
La suno malaperas malantaŭe de la horizont'

Refreno

Dum bluaj momentoj tiaj
Forgesiĝas la brua polvo de la urba strat'
Dum ĉirkaŭe pulsadas la vivo kaj
pulsadas kaj pulsadas kaj pulsadas sen fin'

La suno malaperis
bluaj minutoj pasis
La plaĝo al promeno invitas
Post la tago oni tion miritas

en la vent' la odor' de dolĉa pufmaizo
per lanternoj ekflankiĝas la avenu'
Horizonte flagras lumbalizo
Fortaleza ĵus enfalis al la nokt'

En la lum' junulaj futbalistoj
ĉu inter ili la estonta stelul'
Ŝanĝiĝis ĉio al nokta vivo
Post kiam malaperis la sun'

Refreno