Tekniko kaj arto

La kanto apartenas al la albumo "Tekniko kaj arto". La URL por aŭskultado: https://muziko.johannes-mueller.org/tekniko_kaj_arto#tekniko_kaj_arto . Se via retumilo subtenas JavaScript, vi aŭtomate estas gvidata tien.

Sondosieroj

ogg, flac, mp3

Teksto

Tie volas mi ĉeesti,
kie tekniko kaj arto sin kisas
tie volas mi ĉeesti
kie tekniko kaj arto sin brakumas

Estas tie nur eblecoj
sen ajna problem'
Vojoj estas ajnaj specaj
La plena ĝu' de la kreem'

Refreno

Ĝuigas min ili ambaŭ
elektroniko kaj muzik'
foje aldoniĝas ankaŭ
la eta frato la lirik'

Bezonas mi diversecon
por plej vigle kreumi
Volas mi samtempe
per ĉiaj klavoj ludi
elpense, elprove, elteste, programe
lute, verke, kante, lude, lume, sone