Marŝo de scienc'

La kanto apartenas al la albumo "Tekniko kaj arto". La URL por aŭskultado: https://muziko.johannes-mueller.org/tekniko_kaj_arto#marsxo_de_scienc . Se via retumilo subtenas JavaScript, vi aŭtomate estas gvidata tien.

Sondosieroj

ogg, flac, mp3

Teksto

Kial la ĉielo estas blua?
Kaj ĉu la tero estas globa?
Kial akvo estas flua?
Kaj kial ĉio teren falas?

Kiu diris, kiu verkis kaj kiu ne?
Kiu ĉiam, kiu ĉie scias ke…
Ĉu ni kredas aŭ ĉu ni scias aŭ ĉu ambaŭ ne
Finfine gravas nur kompreno
Por la marŝo de scienc'

Kial ne forflugas la luno?
De kie venas lumo de la suno?
Kial ne falas elektronoj…
En la nukleon de l' atomo?

Kion ni scias, kion ni kredas kaj kion ne?
Kaj ĉu ni dubu, ĉu ni demandu aŭ prefere ne?
Kaj kiun libron kaj kiun skolon sekvu ni?
Finfine ni sekvu la komprenon
Sur la marŝo de scienc'

Certe indas ĉiam legi
vivis saĝaj homoj antaŭ ni
Sed certe ne sufiĉas kredi
Gravas pridubi ĉion ĉi
Gravas starigi demandojn
Esprimi oniajn dubojn
Tio estas scienco.
Pridubi kaj demandi
Por fine pli kompreni
Kaj pli la mondon ĝui

Ĉu la univers' estas senfina?
Kaj ĉu ĝi eterne ekzistos?
Kiel elektromagnetismo…
kun gravitaj ondoj rilatas?

Do kunvenu kaj aliĝu
al la marŝo de scienc'
Kaj kunagu kaj kunesploru
Estas granda rekompenc'
Kaj se vi dubas vi eĉ pli gravas
Ĉar homoj kiel vi
Finfine kreskigas la komprenon
Sur la marŝo de scienc'

Do kunvenu kaj aliĝu
al la marŝo de scienc'