Pri la muziko …

Kelkaj informoj kiel kaj per kiaj iloj la muziko estas farita. Pli detalaj informoj aldoniĝos laŭ la demandoj de la legantaro. Ĉiujn voĉojn mi kantis kaj ĉiujn muzikilojn mi ludis mem, krom la drumaron, kiun mi almenaŭ mem programis.

La muzikiloj uzataj:

  • Piano
  • E-Piano
  • Elektra gitaro
  • Basgitaro
  • Akustikaj gitaroj
  • Sintezilo kaj hamonda orgeno
  • Elektronika drumaro
  • Frapmuzikiloj
Por la registrado mi uzis la jenajn rimedojn:
  • Ciferecigilo: Focusrite Saffire 24 pro
  • Mikrofonoj: Røde NT1A kaj NT5
  • Registra kaj miksa programaĵo: Ardour kun kelkaj efektoj.