Leĝaj kaj kopirajtaj rimarkoj

Tiun paĝon mi verkis por obei la leĝon. Se vi legas ĝin, ne gravas, sed pli indas aŭskulti la kantojn. Do prefere iru tuj reen al la Komenca paĝo.

Enhava respondeco kaj kopirajto

Pri tiu ĉi paĝo respondecas Johannes Mueller.

Laŭ la germana leĝo la adreso estas disponebla per retpoŝta peto al muziko@johannes-mueller.org .

La enhavoj estas disponeblaj laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita. Se aparta permesilo estas indikita por unuopa ero de la paĝaro, tiu validas.

La fotoj estas faritaj de Eva Fitzelová.

La retejo estas farita per maneskribita html JavaScript kaj css.

Mi sufiĉe zorge verkas la kantojn kaj ĉiujn aliajn enhavojn en tiu ĉi paĝo kaj mi povas oficiale deklari, ke mi almenaŭ iomete fieras kaj volonte respondecas pri ili. Tamen povas okazi ke mi foje eraras. Se temas pri lingva eraro, diru al mi laŭeble kaŝe por ke mi diskrete povu korekti. Se temas pri enhava eraro prefere diskutu ĝin kun mi dum iu Espranto-aranĝo. Verŝajne mi diros. ke vi havu vian alian opinion. Cetere mi ne respondecas pri la enhavoj de la paĝoj kiujn mi ligas, kiuj ne estas la miaj. Tio jes ja klaras, sed kelkaj germanaj leĝistoj ne komprenas tion.

Datumprotekta deklaro

Tiu ĉi retejo konservas dum limigita tempo la IP-adresojn de la vizitantoj. Tio celas nur la pli rapidan kaj pli efikan reagon al teknikaj problemoj. Kroma konservado de personaj datumoj ne okazas.